epub

Uładzimir Arłoŭ

Sendependeco estas...

Sendependeco estas, kiam vi aperas al la mondo en akuŝejo, kie malestas la plej sterilaj blatoj en la mondo, sed estas individuaj injektiloj kaj vindaĵoj.

Sendependeco estas, kiam via patro iros al registrejo, por ricevi dokumenton, ke vi vere naskiĝis kaj ke vin oni nomis Rihor honore al la avo, kaj la ino, kiu sidas tie, trankvile donos tian dokumenton, sed ne eltiros el-sub la tablo «Справочник личных имён народов СССР»[1] kaj ne svingados per ĝi, histerie klarigante al la patro, ke li povas senprobleme nomi la filon Fajzul aŭ eĉ Mamao, sed Rihor — ne, ĉar tia nomo simple ne ekzistas en naturo (а существует нормальное человеческое имя Григорий[2]).

Sendependeco estas, kiam vi iros en lernejon kaj oni instruos vin en via lingvo (kaj knabinon Graĵina, kiu plaĉis al vi en la infanĝardeno, — en ŝia lingvo, kaj vian najbaron Mikaelo, kies patro nomiĝas Isaako, — en lia lingvo, kaj vian alian najbaron Alekseo, kies gepatroj enmigris ĉi tien, ĉar en ilia urbo ĉe Volga por aĉeti lakton al infano oni devis enviciĝi je la kvina matene, — en lia lingvo). Oni instruos vin en via lingvo, kaj por tio viaj patro kaj patrino ne devos dum tuta somero kolektadi petskribojn de gepatroj, kiuj ja ne kontraŭus ke iliaj infanoj lernu same kiel volas via patro kaj patrino, sed simple neniam meditis pri tio, ĉar edukiĝis dum la internaciismo. Kaj ĉi tiujn petskribojn ne perdos trifoje la lernej-direktoro kaj dufoje sekretariino, kaj en la unua septembra tago vi ne aŭdos dum la solena kunveno, ke «год от года хорошеет материально-техническая база нашей школы»[3], kaj veninte en vian klasĉambron vi ne ekscios, ke danke al ada kaj neŝanĝebla zorgo de la partio kaj registaro, en via tuta klaso estas nur unu aboco kaj du matematik-libroj en la gepatra lingvo.

Sendependeco estas, kiam via pioner-taĉmento ne batalos je la rajto nomiĝi honore al Paŭlo Marozaŭ aŭ Aleksandro Mjasnikoŭ, ĉar vi ĉiuj perfekte scias, kiom Paŭlo amis sian patron kaj kiom Mjasnikoŭ amis bjelarusojn.

Sendependeco estas, kiam vi estos studento kaj dum lekcio pri alt-matematiko via nigret-vizaĝa samaĝulo el Madagaskaro, kiu studas per mono de sia sed ne via lando, kliniĝos al vi kaj demandos kion signifas la vorto «probableco», kaj vi klarigos al li en la franca.

Sendependeco estas, kiam vi armeservos ne malproksime ol lima urbo aŭ vilaĝo de via lando, sed oni neniam ordonos al vi verd-kolorigi herbon kaj purigi placon «de ĉi tie kaj ĝis tagmanĝo». En semajnfino vi povos viziti viajn gepatrojn aŭ amikinon, sed neniu nomos vin «terpomulo»[4], kaj vian amikon — «nigrapugulo» pro tio ke vi pensas kaj parolas dum sonĝo en sia lingvo, kaj avanuloj de milita kaj politita preparado ne faros dum ĉi preparado al vi «bicikladon»[5], kaj neniam neniu ordonos al vі akrigi saper-ŝpaton por agi en Tbiliso aŭ Baku.

Sendependeco estas, kiam via amikino diras ke volas viziti Vienon dum semajnfino, kaj vi kun pura konscienco promesas al ŝi ke en sabato vi trinkos kafon apud palaco Ŝonbrun, kaj vi scias ke antaŭ la vojaĝo neniu pridemandos vin, ĉu vi ne estis hebreo en la infanaĝo, kaj ankaŭ ĉu vi jam vizitis eksterlandon, kaj se vi vizitis, do kiacele revenis.

Sendependeco estas, kiam en la Avoj-festo, en la tago por honor-memori la praulojn, vi iras al la tombejo kaj scias, ke vi bruligos kandelon kaj metos florojn, sed ne estos partoprenanto en testado de nerv-paraliza gazo aŭ nova modelo de gum-bastono.

Sendependeco estas, kiam via filo ricevos plej altan noton en historio kaj vi laŭdos lin pro tio, ĉar vi scias, ke li ricevis ĝin ne en tiu lernofako, kie oni instruas pri la Glacibatalo kaj la venkoj de la kolektivigo, sed en tiu, kie oni instruas pri la batalo ĉe Grundvald, kiu savis vian popolon de pereo kaj diras veron pri la reĝimo, kiu paf-ekzekutis vian avon kaj malsat-mortigis la avinon.

Sendependeco estas, kiam al vi venos kantisto el Novjorko, kaj vi eltrinkos kun li bonan tason de ĉeriz-brando, kaj post tio ĝentilaj kamaradoj en civila uniformo[6] ne proponos al vi detale skribi, kie kaj kion vi trinkis kaj kiun dume insultis.

Sendependeco estas, kiam vi estas savita de la ebleco ekaŭdi, ke via prezidento edifas de TV-ekrano: «Kiu kijel diziras, tiu tijel ja diras», ĉar via prezidento estas homo edukita kaj almenaŭ unu lingvon ja scipovas.

Sendependeco estas, kiam en televido kaj gazetaro subite malaperas leteroj de nelacigeblaj-misteraj veteranoj kaj ardaj furiozaj komunikaĵoj pri naciistoj kaj ekstremistoj el popolaj frontoj, kiuj eĉ nokte ne dormas, sed blovekscitas inter vi, Alekseo kaj Mikaelo, kies patro nomiĝas Isaako, kaj ankaŭ Graĵina, kiu jam delonge estas via edzino, la internacian malamikecon, por ke okazigi inter vi sangan buĉadon kaj bremsi la trajnon de perestrojko.

Sendependeco estas, kiam neniu timigas vin, ke via popolo ne sukcesos vivi sen la granda pliaĝa frato, ĉar ne havas siajn baŭksitojn kaj diamantojn, kaj vi komprenas, ke tute vane vi bedaŭris povrajn nederlandanojn kaj belgojn, kiuj havas nek baŭksitojn nek diamantojn, nek eĉ la pliaĝan fraton.

Sendependeco estas, kiam grandegaj kamionoj kun surskriboj «CentraElportado» (ĉu vi vidis almenaŭ unufoje tiajn kamionojn kun surskribo «CentraEnportado»?) direktiĝos ne al fremdaj, sed al niaj vendejoj.

Sendependeco estas, kiam subite oni ekscias, ke saĝaj homoj ekzistas ankaŭ ĉe ni, kaj kiam — Dio savu nin! — eksplodos uzino aŭ eventos ia alia plaĝo, ni ne devos atendi ĝis venos komisiono de moskvaj saĝuloj.

Sendependeco estas, kiam sur la lito de morto vi scias, ke post kiam vi ŝanĝos ĉi mondon al pli bona, sur la loko de la preĝejo aŭ katedralo kie vi estis baptita kaj edziĝis, oni ne faros lageton kun malpura cigno kaj ne konstruos basenon je nomo de ХVIII kongreso de KPSU, kaj la tombejon, kie ripozos viaj ostoj, ne ruinigos kaj ne transformos en malpurigita per boteloj parko de kulturo kaj ripozo je nomo de kamarado Gorboĉov aŭ kamarado Ligaĉov.

Sendependeco estas, kiam...

Sendependeco estas, kiam de la naskiĝo ĝis la forpaso vi sentas vin sia homo en propra lando.

Mi kredas, ke iam estos tiel.

Ja aliokaze ne indas vivi.

 

[1] (ruse) Indekso de person-nomoj de la popoloj en Sovetunio.

[2] (ruse) sed ekzistas normala homa nomo Grigorij.

[3] (ruse) ĉiujare pli kaj pli boniĝas la material-teknika ilaro de nia lernejo.

[4] бульбаш — moknomo de bjelarusoj.

[5] Ŝerc-mokado: al dormanta homo oni metas paperon inter fingrojn de la piedoj. Kiam poste oni bruligas la paperon, la mokato svingas piedojn kvazaŭ biciklante.

[6] agentoj de KGB (sekreta polico).



Пераклад: Зьміцер Лапцёнак