epub

Uladzimir Karatkeviĉ

Libroportistoj. Novelo

 

...En pina arbaro — oni preĝas, en betula — amas, en kverka — forĝas liberecon, en abia — vendas la animon al diablo.

Tiu ĉi arbaro estis abia.

Ĝi etendiĝis preskaŭ je kvardek verstoj, kaj ĉiuj tiuj ĉi verstoj bruadis per kapoj kaj silentis malsupre, kie estis sekaj muskokovritaj branĉoj, griza pinglaro, maloftaj arbarkampetoj kun muskmarĉoj, insuletoj, kaj nigraj riveretoj.

Ĉio tie ĉi kreskis malfacile, batalante por ĉiu gluto de aero, por ĉiu sunradio, kaj tial amanitoj estis sangaj, kaj el superŝutitaj per pingloj ruĝfungoj, se ilin piedbati, ankaŭ el ili verŝis rufa sango.

Ie meze la arbarbruo estis interrompita de roja lirlado por unu minuto, kaj poste ĝi ree zumis eĉ dudek verstojn. Kaj sur tiu bordo de la rojo ĉio estis la sama kaj ... alia.

Ĉar tie estis Prusio.

Abioj tie estis la samaj kaj aliaj, ĉar prusaj, kaj mosko estis prusa, kaj ruĝfungoj — prusaj, kaj arbarbruo estis ankaŭ prusa.

Kaj kiam tiea viro vidis marĉinsuleton, kovritan per grapoloj de oksikoko, li ankaŭ komparis la berojn kun sanggutoj, sed pensis pri prusa sango.

En la arbaro, ĉirkaŭ kvar verstoj de la rando, en sola loko, kiun oni sukcesis militakiri de la arbaroj kaj marĉaro, staris apudlima kordono, al ĝiaj servistoj estis ordonita kapti kontrabandistojn, kiam tiuj venos el prusa flanko, kaj krome ne permesi al lokaj viroj kaj virinoj iradi trans limon, al parencoj kaj boparencoj, por baptoj aŭ edziĝofestoj. Tiaĵojn

oni ne devis subteni, ĉar bofrato, kvankam parolis same, en sama lingvo, estis jam regnano de prusa lando kaj pagis tributon al reĝo, sed ne al caro, kiel tio decas al ĉiu vera homo.

Verdire, la homoj en la kordono antaŭe ne tre atentis al tio; ilia pensio estis malgranda, pri ĉiu viro ĉasi ne eblis — do oni iradu. Sed jen pasis jam unu jaro, ekde kiam la stato ŝanĝiĝis, kaj estis ordonite gardi kiel eble pli severe.

Ĉar iuj homoj, sub influo de fila dankemo, ĵetis du bombojn en caron-liberiganton kaj dispecigis lin ĝis eretoj. Tio estis neimagebla kaj malagrabla al Dio. Tial la murdistojn oni pendumis, kaj sur la atencoloko konstruis preĝejon el ruĝa granito.

Sed nenio ŝanĝiĝis. La viktimo ripozis en paco, t.e. en familia cara tombejo, kaj forlogantoj ekscitadis, provokadis kaj instigadis homojn. Kaj jen tial limgardistoj devis nur malmulte dormi: el-trans limo oni enportadis malpermisitaĵojn — litovan, rusan, polan, kaj en lasta tempo — kiel necerte sonis onidiroj — ankoraŭ ian lokan, ĉitiean[1].

Ĉi tiujn librojn ankoraŭ neniu tenis en manoj, sed oni diris: ili aperis. Aperis, presitaj aŭ per latinaj aŭ per civilaj cirilaj literoj, kaj jen nur pro tiu dueco estis io tia, kio avertis kaj timigis.

Certe, tio ankaŭ estis malpermisitaĵo: pri ĉitieaj libroj, ja la ĉitiea lingvo jam delonge estis oficiale malpermisita. Kaj diablo scias, ĉu ne estis tio trovita nova kanalo, por ke ribeligantoj kaj hardensaj propogandistoj prediku siajn pensojn?

Tial estis ordonita gardi kaj kapti kolportistojn, speciale la portistojn de tiuj libroj, kiuj venis preter dogano kaj povis esti danĝeraj. Sed tio estis delonga metio de iuj lokaj vilaĝanoj. Legkapablaj viroj aĉetis librojn kaj pentraĵojn, presitajn trans limo. Ili estis pli malmultekostaj, precipe se imposto ne grandigis ilian prezon. Kaj translimaj landoj presis ajnajn librojn: en ĵamojta, en pola kaj en rusa — nur estu ili aĉetataj.

Kaj jen venis ordono kapti la libroportistojn.

Neniu pensis, ke la aŭtoroj kaj presistoj de forlogaj folioj kaj malpermesitaj libroj malverŝajne ekintencus transporti ilin per tiu vojo, en tornistroj de needukitaj libroportistoj. En fremda animo oni ne povas legi. Hardensuloj — estas ruza popolo. Kaj pli bone estis — fermi ĉiujn eblajn subakvajn kanalojn, laŭ kiuj libroj povus penetri en la imperion. Des pli ke en aspekto mem de ĉi tiuj maldikaj libretoj, en ilia papero, en sono mem de iliaj vortoj estis nuanco de malpermisiteco. Danĝera. Obstina. Ne hazarde ja inter tiuj, kiuj mortigis la caron, estis du ĉitieaj homoj. Kaj tio ke el-trans limo venas ankaŭ rusaj libroj, neniun tro konsternis. Tio ĉi estis eĉ pli malbone, ĉar en la rusa lingvo legas pli multaj homoj, ĉar gvidanto de la murdistoj estis ruso.

La homoj servantaj en kordonoj kaptis kaj iam pafis en libroportistojn. En tiu kordono pri kiu ni komencis rakonton, pri tio oni okupiĝis tre diligente, ĉar ĝin estris leŭtenanto Volke, oficiro el germanoj de Biĥaŭ, ekzelita en provincon pro maldecaj eĉ por oficiro drinkdiboĉoj kaj kartludoj. Nun li strebis promociiĝi, tiu ĉi blanka blondulo kun aspekto de kavalira armilportisto kaj rideto de pekema anĝelo. Krom tio, li ĉiam bezonegis monon, kaj oni pagis premion pro ĉiu kaptita kontrabandisto.

Ne estis tiel, ke la kvin soldatoj de la apudlima gardo malestimis Ferdiĉjon Volke, sed ili traktis lin en ironia maniero: strebo al profito ne estis tre alte taksata de homoj, tuta havaĵo de kiuj estis nur lapo kaj rapo.

Tamen Ferdicjo estis klara kiel hela tago. Sed rilatoj al jen dua, sub-oficiro Aleho Butkeviĉ, estis duecaj. De unu flanko — li estis simpla kaj bona homo, ne batas, ne insultas, en libertempo ludas fluton, tamen de alia flanko — li estas ja tro modereca, neniam ŝercas kun soldatoj. Konata afero, li komencas krei karieron, kaj tiaj estas danĝeraj: en okazo kiam alia simple pugnobatus en vizaĝon, kaj fino, — tiu ĉi povas venigi al juĝo.

La soldatoj preskaŭ ne eraris. La patro de Butkeviĉ estis ekonomo en malgranda bieno, li ne povis helpi al la filo, kaj tial Aleho devis krei karieron kaj ekzakte plenumi ĉiujn ordonojn, ne permesante al si meditojn eĉ pri plej sensencaj.

Sed la soldatoj ne sciis, kiom malfacila estis tio al li. Morgaŭa kolonelo (pri io pli malalta li ne konsentus!) estis edikita per romanoj pri milito kaj amo, kiuj estis multegaj en biblioteko de bienmastro, kie li iam restadis. Kaj nun li, malestimante fronton kaj grizajn, kiel soldatmantelo, tagojn, diligente plenumadis ĉion, kio devis esti en tiuj tagoj, kaj mem revis pri milito aŭ eĉ simple pri heroaĵo, kiuj igus ĉiujn paroli pri li, farus lin komence leŭtenanto, poste kapitano, kaj poste... donus al li armeon.

— Vi, Aleho, estas preskaŭ cigano, — ŝercis Volke. — Septempro, decempro — kaj printempro.

Tamen al Butkeviĉ ĉio estis indiferenta. Li plenumadis ordonojn, atendis heroaĵon kaj revis pri romantika amo, pri forkuro kun filino de riĉa bienulo aŭ pri renkontiĝoj kun vilaĝana junulino ie apud muelejo. Tio povus finiĝi per morto de iu el ili, aŭ eble eĉ per geedziĝofesto. Geedziĝo de onta generalo kun vilaĝanino — tio estus tre romantike. Iam poste, jam grizhara, sed kun juna aspekto, honorigita per famo li revenos de militiro kun la edzino, kiu ne volis lasi lin kaj ĉien iris post li. Kaj inter tiuj, kiuj gastigos ilin, en ĉiuj solenadoj kreskados bona envio, ke jen li estas tiom juna kaj jam generalas, kaj ŝi, vidu, eksa vilaĝanino («Aĥ, tiuj romantikaj geedziĝoj... Vi estas petola-anto, generalo!»), sed tiel bone, sen akĉento parolas en la franca kaj tiel forte amas lin. Tio, ke li mem ĝis nun ne povas paroli france sen misprononco — tio lin ne maltrankviligis.

Do — heroaĵo kaj amo.

La duan parton de sia vivprogramo la suboficiro antaŭ ne longe komencis plenumi: li hazarde renkontis dum loka bazareto vilaĝan junulinon kaj jen jam ok fojoj iradis sep verstojn en la urbeton, por ekvidi ŝin. La nomon ŝi havis miraklan — Hanusja, kaj entute ŝi plej bone konvenis al futura romantika historio: ŝi estis bluokula, kvieta, modesta, sed en ĉiu movo sentiĝis kaŝita forto. Kaj pri ŝia irmaniero ja ne estas necesa rakonti.

Mirindaĵo estis, sed ne irmaniero! Kvazaŭ cigno naĝas, sed ne junulino iras! Do, en tiu senco Butkeviĉ estis tute kontenta pri si.

Kial miri? Li estis ankoraŭ deknaŭjara.

...En tiu ĉi vespero ili devis iri kaj fari embuskon: tri soldatoj kaj Volke, kiu ne neniam lasis eblecon persone partopreni en kaptado de kontrabando.

Butkeviĉ petis, ke iru ankaŭ li, malgraŭ estis ne lia vico. Ja okazo por heroaĵo povis veni ĉiuminute, kaj estus tre domaĝe ĝin mistrafi.

Volke ŝultrosvingis perplekse. Nu iru, se tiom forte deziras. Li nur eligis krudan ŝercon:

— Ĉu vi pensas, ke ŝi rigardos al vi kun speciala tenereco? Ŝi eĉ sen tio perdas konscion pro ĝojo ke vi al ŝi alkroĉiĝis.

— Pro ĝojo aŭ ne pro ĝojo, sed mi opinias, ke mi ne estas al ŝi tute neinteresa, — modeste diris Butkeviĉ. — Lastfoje, ekzemple, ŝi diris, ke mi estas bonkora.

— Nu, jen, vidu. La romano fluas laŭe, kaj pro ĉarmaj okuloj, ververe, ne estas bezono malvarmi en arbustoj kaj suferi. Post unu-du monatoj vi ŝin kisos. Ankoraŭ post tri-kvar vi atingos vian celon. Tamen eble eĉ pli frue, tio ja dependas de lerteco. Sed ne pli malfrue ol kvar monatoj.

— Eble, — diris Butkeviĉ. — Se mi edziĝos antaŭ tiu tempo.

Rideto de pekema anĝelo malaperis de lipoj de Ferdiĉjo.

— Lasu, suboficiro, — diris li. — Ĉu vi ne konas vilaĝanajn junulinojn? — Kaj tre simile mokimitis: — Aj knabinjoj! Aj amikinjoj! Kion ja li faraĉas!.. Lasu min, fiul', lasu, mi diris, alie ...

La lasta vorto estis maldeca, en senco «malbone estos al mi». Butkeviĉ ruĝiĝis kaj demetis la fluton.

— Mi ne ŝatas, ke vi diru en tia tono pri la etoso, en kiu loĝas, eble, mia estonta edzino.

Volke post lia dorso montris neglekt-geston. Poste suspiris.

— Bone do. Post tempo li resaniĝos. Kaj nun ni prepariĝu.

En tiu ĉi nokto ili devis gardi speciale diligente: de longe oni diris, ke en unu el tri noktoj el-post la limo venos Korĉ, la plej fama el ĉiuj libroportistoj. Pri tio, en stato de koleriĝo pri li, eldiris en urbeta taverno Jaŭĥimo Spisa, viro el vilaĝo Plavuciĉi. Pro kolereto aŭ kolerego, sed nek Jaŭĥimo nek iu alia viro, neniu diris ion plu.

Oni ne ŝatis denuncantojn. Al denuncanto neniu kuraĝus eĉ «bontagon» diri. Tial kaj kordonistoj kaj doganistoj sciis ĉiujn, kiuj frekventas trans limon, tre bone, sed nur per kaŝnomoj, ne konjektante eĉ, kiu uzas kiun.

Korĉ estis la plej fama. Korĉ transiris la limon kun libroj, eble, jam tricent fojoj. Kaj dum ĉi tempo neniu el limgardistoj vidis la libroportiston per propraj okuloj. Nur unufoje ili sukcesis trovi grandajn spurojn de ledŝuoj. Juĝante laŭ la spuroj, tio estis giganta homo. Kaj videble, estis armita, diablo. Sed tiu giganto ĉiufoje iris laŭ alia pado. Kaj ili estis nekalkuleblaj.

Nek Volke, nek Butkeviĉ tre kredis al babiloj de Jaŭĥimo Spisa. Ĉion ajn povus balbuti drinkulo. Ili ne sciis ankaŭ la lokon, irante divenprove.

Tamen ĉio okazis ĝuste en tiu nokto.

La embuskantoj trairis noktan marĉon. En mallumo iufoje sonis maltrankviliga «u-cu-cu-cu...» — anasoj flugis al noktado. Pale flava strio lumis en okcidento. Kaj oni tre deziregis sidiĝi en kaŝejon apud marĉo kaj ĉasi anasojn, sed ne homojn: eksenti, kiel tondras dutuba pafilo, kiel korpo de anaso mole falas en herbon, kaj en paŭzoj aŭdi kiel trompita de via senmoveco, en mallumo flugas apud la kaŝejo granda vizio de ardeo.

Sed tiel fari ne eblis.

Kaj ili transiris marĉon kaj arbustojn, eniris plej densaĵon, sidiĝinte apud la pado, laŭ kiu iradis veproj por paŝtiĝi en vilaĝaj kampoj. Antaŭ ili estis deklivo, kaŝita per abioj, nigraj alnoj kaj densa ramno.

...Ĉirkaŭ noktmezo ili ekaŭdis paŝojn. La homoj iris duope. Sed unu el ili paŝis tiom mallaŭte, ke oni ekaŭdis liajn paŝojn nur fiksaŭskultante nediskretajn paŝojn de alia. Tiu dua ankaŭ iris tre singarde, pli mallaŭte ol soldato, sed de tempo al tempo sub liaj piedoj kraketis sekaj arbustetoj..

Neniu tiel bruas en arbaro, kiel homo.

— Haltu! — kriis Volke, kiam la paŝoj alproksimiĝis. — Mi pafos.

Tiuj haltis. Kaj tamen — laŭ sonoj de unu el ili — post unu minuto estis komprenita, ke ili fuĝas. La paŝoj de la dua estis neaŭdeblaj, kaj la soldatoj eĉ ekpensis, ke li staras surloke.

Fajra radiego trabaris noktan mallumon. Tio pafis la leŭtenanto. Poste tondris pafoj de la soldatoj: aŭdeblis, ke falas branĉetoj kaj folioj, tranĉitaj de kugloj.

Preter Butkeviĉ, rompante arbetojn, en mallumon ekimpetegis Volke.

— Stop! Mi kaptis! Tenu lin, suboficiro! A-a, jen kie vi estas!

La soldatoj amasiĝis ĉirkaŭ la leŭtenanto. Iu skrapis per alumeto, eklumigis lanternon.

— Laŭ sonoj mi pafis, — per intermita voĉo diris Volke. — Tio estas tiu, kiu bruis. Tamen vi postkuru ja... Kaptu vi la duan... Ĥol-lero!

Sed peli ne estis eble. En ĉirkaŭanta mallumo oni ne vidis eĉ propran manplaton. Nur unufoje, ie malproksime, susuris branĉoj, kvazaŭ iu mispaŝus.

Per lanternlumo ĉiuj ekvidis disetenditan sur la pado junulon aĝan ĉirkaŭ deksep jaroj. Teni lin jam ne necesis: la kuglo de leŭtenanto trapasis al li tempion kaj eliris el nuko. Li tial faliĝis al la dorso — tuj, kaj alpremis per la korpo grandan bastan tornistron kun libroj, kvazaŭ ne volante fordoni ĝin al fremdaj manoj.

— Estingu la lanternon, — diris Volke. — Aŭ oni nin pafados, kiel hundojn.

— Malverŝajne ili havis armilojn, — diris Butkeviĉ. — Ja tio estas libroportistoj.

— Tutegale.

Nur kiam ili deiris sufiĉe malproksimen kaj ree trairis la marĉon, Volke ĉagrene krakis:

— Ni ne konjektis. Ja eblas, ke la mortigito estas parenco al tiu dua. Ni devis embuskiĝi kaj atendi. Se ni farus imagon ke ni foriris, sed mem gardus. Tiu revenus. Certe, tiu estis Korĉ.

Li silentis.

— Li ja fuĝis, ĉar pensis, ke la dua ankaŭ forkuras.

— Lasu vi, — diris Butkeviĉ. — Ĉu vi estas korvo?

— Nu kiel... Tiom trafi en mallumo — oho!.. Sed vi, ĉu vi bedaŭras?

— Juna estis, — diris Butkeviĉ.

— Ta-ta-ta. Vi lasu! Tutegale iu venos por preni la kadavron. Ili ja ne lasos ĝin, mi pensas, ne enterigite... Fine, bagatelo tio estas!

La mortigiton ili venigis en la urbeton kaj metis tie sur dreliko, en densa herbaro apud barilo de distriktestrejo. Tiel ili faris intence, ke la junulon iu rekonu. Volke lasis la suboficiron en la urbeto, kaj mem direktiĝis en region-centron, por raporti.

Butkeviĉ estis tre koleregita. La leŭtenanto denove pendigis al li la plej malagrablon. Ja rigardi la mortigiton estis malagrable. Juna, hela, ondeca hararo, sur la morta vizaĝo — esprimo de miro. Estis tre domaĝe pri tiu junulo. Kaj plu, eĉ se estis malpermisitaĵo, sed kial necesis tuj pafi? Ili devis kapti lin vivan. Turmentemulo estas Volke, jen kiu! Kaj jen — mi rigardu! Gardas, verdire, soldato, sed tio negravas.

...Juna helhara knabo kuŝas sur dreliko en densa herbo.

Ĝis vespero la herbo apude estis tre forte tretita. Informo, ke estis mortigita iu libroportisto, rapide disvastiĝis tra ĉiuj ĉirkaŭaj vilaĝoj. Homoj venadis kaj venadis. Iuj haltis ĉe la mortinto kaj longe rigardis en la vizaĝon, super kiu jam komencis giri muŝoj. Sed apenaŭ urbestro iun demandis:

— Kaj, ĉu vi konas lin? — kaj la homo, forturninte okulojn aŭ simple rigardante en la okulojn de la urbestro, indifirente ŝultrolevis.

— Kiel mi konu? Ne, mi ne konas.

Tio estis vera koluzio de silentado. Kolerante pri tio ĉi kaj pro tio, ke li estas devigita sidi apud la mortigito, kiel korvo, Butkeviĉ nerve demandis la urbestron:

— Ĉu ankaŭ vi ne konas? Tio ja estas via distrikto.

— Kiel mi konu? — tute kiel la vilaĝanoj respondis la urbestro.

Neniu elmontris, ke konas la junulon. Nek per movo. Nek senintence.

Inter tiuj kiuj venis, Butkeviĉ rimarkis Hanusjan. Ŝi aliris, svelta, fajna, bluokula, en tuko blua kun flavaj floroj, silente staris apud la mortigito kaj iris for.

Li kuratingis ŝin, provis haltigi, kaj ekvidis, ke la okuloj ŝiaj estas malvarmaj kaj fremdaj.

— Vi pafas, — per obskura voĉo diris ŝi.

La suboficiro silentis.

— Hontinde, sinjoro Aleho.

— Tio estis ne mi, tion faris Volke, — kiel knabo, provis sinpravigi Butkeviĉ kaj ruĝiĝis.

— Mi scias, sinjoro, — diris ŝi. — Sed kiel vi... povis?

Ŝi alrigardis lin per tiu sama fremda kaj mirakla rigardo. Li staris tia hontigita, kurbigita, en liaj okuloj vidiĝis tia amareco kaj tia rankoro, ke ŝi mallevis okulharojn.

— Nu kiel vi ja? — diris ŝi jam per iom alia tono. — Kiel vi tion?

Kaj li ekvidis en ŝiaj okuloj respegulon de tiu raviĝo, kun kiu ŝi ĉiam rigardis al li. Sed krom tiu rebrilo en la okuloj nun estis ploroj, eĉ ne ploroj sed io kvazaŭ senespera adiaŭo kun io tre kara.

— Ne faru tiel, Hanusja, — lia voĉo ĝis nun estis iel nenatura. — Mi ja ... ekamis vin.

Ŝi silente kapneis, rifuzante al li karitaton.

— Ne... ne...

Kaj ŝi iris trans li, kvazaŭ trans libera spaco. Konsternita, li deiris, kaj perplekse rigardis, kiel ŝi iris laŭ herbkovrita strato, kiel turnis ĉe angulo de ligna preĝejo, kiel malaperis. Kaj tiam li ĝemegis pro honto kaj malhonoro.

Kaj la knabo dume kuŝis en tretita herbo, kaj homoj venadis, rigardadis kaj foriradis. Tiel pasis tuta tago.

Antaŭ vespero venis el la regioncentro galhumora Volke. Kien malaperis lia rideto de anĝelo. La vizaĝo estis kiel de armilportisto, kiu donas ponardon al sia kavaliro, ke tiu finmortigu vunditan malamikon.

Malvestiĝante, en korto de la distriktestrejo forlavante de si polvon kaj koton (la akvo trifoje iĝis nigra), viŝante per kruda tuko, li ĵetadis:

— Nun ni iros al la kondono... Neniu rekonis?.. Ne mirinde. Sovaĝuloj!.. Vandaloj!.. Indianoj... Ekstermi ilin, kiel hundaĉojn!.. Ili silentas aŭ sakras... Mi scias, apenaŭ unu eĉ larmeton eligus... Tiuj en centro kriegis al mi... Majoro... Nu bone, nun mi nur gorĝon malsekigu kaj — ek al la kordono... Mi montros al ili... Ili per sango vomados.

Nur dum tetrinkado li iom trankviliĝis. Elŝutis antaŭ si sur tablon la librojn el basta tornistro, trinkis teon kaj rigardis al ili per malicaj, kiel de cirkuo, okuloj.

— Ĉitieajn ili, vidu, ekvolis... Ŝajse!...[2] Sed mem loĝas kun bovidoj... Ekstermadi ilin...

— Kiel ja, ĉu ankaŭ min ekstermadi? — ridete demandis Butkeviĉ.

— Vi estas alia. Vi estas civilizita homo. Sed tiuj — estas sterko.

Li kapsvingis.

— Oĥ, kiel ili kriegis! Ili diris, ke en gubernio ree aperis fifolioj. Kaj en ili vortoj — ke ministrojn necesas sufokigi...

— Ĉu ĝuste tiel estas skribita?

— Nu, ne tute tiel. Sed — la senso... El gubernio venis ĝendarma majoro... Post parolo kun nia putre limaka estro li vokis min flanken kaj diris, ke se kontrabando daŭriĝos plu, tiam ni la plej obstinan kontrabandiston mortigu sen juĝo aŭ tribunalo: la loko, li diris, estas malproksima, provinca, arbara. Kiu analizos? Eble li dum interpafado estis trafita? Kontrabandistoj ja, ili estas... armitaj.

— Tio ja estas banditaĵo.

— Tio ne estas banditaĵo. Tio estas batalo kontraŭ kontrabando. Kaj kontrabando restas esti kontrabando — tutegale, ĉu tio estas libroj, angla ŝtofo aŭ tabako.

Soldato, kiu gardis la mortigiton, delikate malfermetis la pordon kaj per ŝultro antaŭen, enrampiĝis en la ĉambron.

— Kion al vi, Adriano? — demandis Volke.

— Nu, necesas enterigi... Tutan tagon sub suno...

— Kraĉ... Vi ion pli bongustan dum tetrinkado rakontu.

— Do, ĉu vi ordonas?

— Ŝajnas, ke jes, eblas fordoni la knabon... Al popo aŭ sacerdoto, kiu ĉi tie estas. Tutegale ili nenion diros.

— Kaj poste, tie ankoraŭ unu homo staras, — diris la soldato. — Vin petas.

— Li atendu, — diris la leŭtenanto. — Ĉu vi ne vidas, mi teon trinkas. Nenio al li okazos, al tiu via homo.

— Maljunulo estas.

— Des pli.

Butkeviĉ elrigardis tra fenestro. Apud la kadavro staris homo ĉirkaŭ sesdekjara, akreosta, kaj ankoraŭ sufiĉe forta. Mirigis liaj piedoj. Malgraŭ ke lia alteco estis eĉ iom malpli ol meza, la pidojn li havis tre grandajn kaj platajn.

«Kiel ĉe maliculo de Polacak», — pensis Butkeviĉ.

La homo staris, metinte siajn grandajn kaj faltajn manplatojn unu sur la alian. Li apogiĝis per ili je longa vojbastono. Helbluaj okuloj iom nekomprenante, sed trankvile rigardis al la mortigito.

Kaj ĉu ne tro malalte estis mallevita blankgriza, kiel de leontodo, kapo.

La voĉo de Volke eltiris Butkeviĉon de la observoj. La leŭtenanto foliumis la librojn, ĵetitajn sur tablon.

— Jen kalendaro, — diris Volke, — noto, kiel necesas ankoraŭ vintre prepari glaciujon, rezervante por somero glacion. En la pola. Por kio glaciujo al tiuj sovaĝuloj? Nur se por ebriege dormaĉi? «Fabeleto pri tri fratoj, fianĉino kaj pometo...» Artlegaĵo... Ankoraŭ unu kalendaro, ĵamojta. Kaj jen... «Suferoj de malriĉa vilaĝanino kaj riĉa lordo»... Tio estas el via temaro... Kaj jen psalmaro... En ĉitiea lingvo... Kaj preĝaro, ankaŭ ĉitiea.

Li movis la lipojn, legante literojn.

— Iel nehome sonas.

— Kial? Ili ja tiel parolas.

— Jen ĝuste en tio ja estas danĝero, — edife diris Volke. — Kiel do, hodiaŭ al ili, poste al ukrajnoj, kaj poste, dio ne permesu, al poloj.

La manoj liaj subite ektremis sur maldika libreto en malhela kovrilo kun kolormakuloj.

— Ogo!.. «Rakontoj en belarusa lingvo»... Kaj tuj ekfiodoris per malpermisitaĵo... Jen vidu preĝarojn... Komence ili, kaj poste pri cara familio.

— Sed pri kio tie temas?

— Kaj jen rakonto: «Ĉu bone ni faris, lasinte union?»[3] Vidu, ili ankoraŭ analizas, popolaĉa muzelo. Homoj ne kun tia kapaĉo tion decidis, sed li al ili demandojn donas... «Ĉu bone?»

Li rigardis la libron kaj ŝmacis per lango. Kaj tra fenestro dume videblis maljunulo staranta apud la kadavro. Li staris mallevinte blankgrizan, kiel de leontodo, kapon.

Volke finfine rimarkis lin. Per ruzetaj okuloj, kiel knabo, kiu intencas forkuri de lecionoj, rigardis al la suboficiro, diris:

— Mi laciĝis, Butkeviĉ. Kaj vi ja tutan tagon ripozis. Do vi akceptu lin. Ĉu? Kaj mi iros al fojnejo, kuŝos iomete.

Io devigis la suboficiron konsenti, malgraŭ tio, ke Volke ĉiam fordonis al li plej malagrablajn aferojn, kaj jen nun enŝovis ankaŭ tiun ĉi.

...La homo sidis antaŭ Butkeviĉ kaj rigardis rekte en liaj okuloj.

— Kion vi volas?

— Fordonu al mi la mortigiton.

— Kial?

— Al homo ne bonas sen tero... La animo suferas...

— Kiu vi estas por li?

La maljunulo enrigardis al okuloj de la suboficiro.

— Mia filo, — diris li.

— Kaj kiu estas vi?

— Mia kaŝnomo estas Korĉ.

La kapo de Butkeviĉ ĵetiĝis malantaŭen.

— Kial vi miriĝas, sinjoro? Mi estas Korĉ... Maljuna Korĉ. Tio estis nia vivpano, sinjoro. Mia, de mia patro. Nia pano estis — portadi librojn.

Liaj okuloj estis sekaj.

— Mi eksentis, ke jam maljuniĝas. Al kiu do mi transdonu la metion, se ne al filo? Mi instruis lin. Kaj jen... ne sukcesis fininstrui.

— Sed se mi raportos pri tio?

— Sinjoro tiel ne agos. Viaj okuloj estas ne tiaj.

— Kaj kiaj estas viaj okuloj? Tia juna, sed mortis pro via obstineco. Estas malpermisite, oni ja diris al vi...

— Al popolanoj multo estas malpermisita. Eĉ manĝi.

Butkeviĉ mallevigis la okulojn.

— Kiu estas via nomo?

— Kirilo Turavec. Preskaŭ kiel sankta Kirilo el Turaŭ... Tiun oni tamen laŭdis pro libroj[4].

Ree bato. Sento — kvazaŭ sub teron kaŝiĝu.

— Kion vi intencas fari plu, Turavec?

— Nun devos ree mi...

— Nun tio estas danĝerega. Ni pafos.

La libroportisto obeeme ŝultrosvingis.

— Vi riproĉas min pri la filo, sinjoro. Kion fari, tia estas vivpano. Li povus ankaŭ esti subpremita per falinta abio dum hakado. Dio vidas, kiom malfacilas al mi.

Li silentis.

— Sed nun ree estas mia vico. Kio pri la pafoj? Kio ja, estas Dia volo.

— Ĉu vi almenaŭ scias kion portadas, Turavec?

— La vendistoj montras al mi librojn. Ili legas nomojn. Mi rigardas kaj memorfiksas. Memoron mi havas bonan. Mi ĉiam rekonos libron, kiun portis.

— Do vi eĉ legi ne...

— Ne, sinjoro...

— Eble vi eĉ ne ŝatas librojn?

Kaj nun Butkeviĉ rimarkis, kiel nerekoneble ŝanĝiĝis, iĝis preskaŭ tenera la vizaĝo de la libroportisto.

— La filo scipovis legi... Sed al mi Dio ne donis saĝecon... Sed mi ilin ŝatas.

La maljunulo ŝajne eĉ plialtiĝis. Li diris nun edife, kun tia naiva majesteco, per kiu distingiĝis profetoj. Ĉu malmultaj estis inter ili analfabetoj?

— En libro ne estas peko. Biblio ja ne vane ankaŭ estas libro. Divenu, pri kio estas tio: «Sen lango, sed parolas»? Pri libro. Kaj «Lernado — lumo, kaj mallernado — mallumo»? Ankaŭ pri libro. Pro kio do vi kaptas?.. Kaj tiel saĝe estas ĉio elpensita en tiu libro, tie ĉi estas dorso, kaj tie estas... tranĉaĵo. Kaj folioj estas blankaj, kaj linioj grizaj.

Strebante lin admoni, Butkeviĉ diris:

— Sed por kio vi tion ĉi portadas? Vi ja scias, ke estas malpermesita. Ĉu por vi malmultaj estas slavaj preĝaroj?

— Ili volas kompreni preĝojn, — diris la maljunulo. — En la preĝaro ĉio estas komprenebla. Sed popo kantas, kvazaŭ havas buŝon plenan da varma terpomo: «І сушчым ва грабех». Unu avino pensis: «Elsuĉi agrable...» Sed se ŝi enrigardus en preĝaron — ŝi legus, ke tio estas ne «elsuĉi agrable», sed «al tiu, kiu nun estas en ĉerko... en ĉer...ko».

Li eksilentis, forte kunpreminte la lipojn.

Rigardante al tiu griza kapo, sentante, ke li ne povas, unuafoje en la vivo, ne rompi la ordonon, Butkeviĉ diris:

— Do, prenu la filon, Turavec. Mi vin... persone... ĉu vi komprenas, persone, vin precipe petas, lasu tiun ĉi aferon. Mi al neniu raportos, sed vi ĉesu. Ĉar en dua fojo tiel facile ne estos. En dua fojo vi povas esti murdita. Dum interpafado aŭ eĉ simple pafekzekutita. Estraro estas kolerega... Nu, ĉu vi promesas?

La maljunulo silentis.

— Iru, — post paŭzo diris Butkeviĉ. — Iru, kaj estu Dio kun vi.

...Ili renkontis Turavecon jam post tri semajnoj. La maljunulo fuŝis eble unuan fojon en vivo. Tamen, eble tio ne estis fuŝo. Eble li simple laciĝis portadi tra arbarprofundaĵoj kaj densaĵoj tiun pezan tornistron.

Tutegale, li iris preskaŭ nekaŝite, tra malaltaj arbustoj, kiuj kreskis sur deklivo. Argila kaj ŝtona, alta deklivo super rivero.

Li iris, ne atentante, kio okazas ĉirkaŭ li. Li malfacile paŝadis per siaj grandaj plataj piedoj. Kaj basta tornistro pendis post dorso, per du rimenoj, ŝarĝa, malbelforma.

...Ili permesis al li aliri tre proksimen. Poste Volke eliris el la arbustaro.

— Kapitulacu, Korĉ, — diris li. — Vi jam finiris.

La maljuna libroportisto sentime levis okulojn kaj subite faris kelkajn rapidajn paŝojn for de la oficiro, kvazaŭ la piedoj mem devigis lin forkuri. Poste li haltis — eble tial, ke ne estis kien fuĝi, ĉar post li la tero abrupte malleviĝis, aŭ eble pro indiferenteco.

— Finiris, — diris li. — Estas via vero. Kien mi nun?

— Estas mia afero, — interrompis lin Volke. — Eble en malliberejon. Sed eble ni tuj ĉi tie vin... finigos. Ja sufiĉe malbonigis vi sangon al ni, fiulo.

— Mi ne iros en malliberejon, — trankvile diris la libroportisto. — Kaj vian kuglon mi ne bezonas. Por vi mem ĝin lasu.

Volke kaj la soldatoj moviĝis al li. Sed li faris kelkajn paŝojn, kvazaŭ preparante por salto, kaj haltiĝis ĝuste ĉe la deklivo. La kruroj ne obeis.

Kaj poste li, kvazaŭ devigante sin, laŭtvoĉe diris:

— Nu!!!

Grandaj, platigitaj piedoj liaj ankoraŭ staris sur tero, sed la korpo jam kliniĝis kaj faliĝis...

Kaj poste ĵetiĝis suben.

Li batiĝis kontraŭ rokaĵo, kiu elstaris el la deklivo. Kaj la rimenoj, evidente, disŝiriĝis, ĉar plu la korpo kaj tornistro flugis aparte.

La tornistro dispeciĝis.

La homo jam senmove kuŝis sur apudborda gruzo, sed la libroj estis ankoraŭ falantaj. Pezaj kiel kolomboj batiĝis kontraŭ ŝtonoj, ruliĝis laŭ la deklivo, malpezaj kiel paruoj flugis en aero.

Kaj multaj — kiel cignoj naĝis sur akvo.

...La korpon de la maljunulo, certe, forprenis iuj parencoj. Ja kiam soldatestro, finfine vokita, alkuris al la loko, kadavron tie li jam ne trovis.

...Post ĉirkaŭ unu semajno Butkeviĉ, eksciinte de lokaj maljunulinoj, kie loĝas Hanusja, venis en vilaĝon Plavuciĉi kaj trovis ŝian ĥaton. La junulino nenie aperis, kaj por li tio estis jam tre malfacile, preskaŭ neelteneble sen ŝi. Evidentiĝis, nun tio tute ne estis romantika historio, sed io pli komplika kaj pli dolora.

La sinjoro suboficiro aliris la ĥaton, tre malriĉan kaj senespere grizan pro maljuneco. Herbkovrita pado kondukis al la perono.

Li premis anson, sed en antaŭĉambro neniu estis. Ŝajnis kvazaŭ neniu eĉ aŭdis, ke li eniris.

Li malfermis la pordon en domon, kaj ekvidis ŝin dum stranga okupo. La junulino sidis sur planko, nudpieda kaj sen kaptuko. Kaj li vidis nun ŝiajn blanketajn ondetajn harojn. Ŝi sidis kaj alligis rimenojn al nova basta tornistro.

— Hanusja, — nur tion li povis eldiri.

Ŝi levis la okulojn. Kaj li ekvidis en ili nur malvarman neglekton. Eĉ kolero ne estis en tiuj okuloj.

Li provis aliri.

— Deiru, — diris ŝi. — Deiru kaj rigardu al forno.

Sur la forno Butkeviĉ ekvidis du infanojn — knabon ĉirkaŭ sesjaran kaj knabinon kvarjaran.

— Ili estas gekuzoj, — diris Hanusja. — Orfoj... Por ke ilin nutri... Eĥ vi, homoj!

— Mi ja ne sciis...

— Li ne sciis, — diris ŝi. — Nu do sciu: kaj patro... kaj frato... miaj... Ĉu vi pensas — se mi ne ploris, do ne estis miaj. Sufiĉas digno, por antaŭ vi ne plori. Niaj tion scias.

Kaj per gesto, plena de natura lerteco, ŝi metis la tornistron post dorson.

— Ili ne restos orfoj... Nun mi ilin nutru.

Ŝiaj lipoj tremis.

— Iru for de ĉi tie. Kaj mi ne vidu vin plu neniam. — Ŝi amare ekridetis. — Pensis mi antaŭe, sed rapide repensis. Kaj dank' al Dio. Foriru, faru vian aferon.

...La vespero estis terura por Butkeviĉ. Ne sciante, kion fari, li por eviti obsedajn pensojn, prenis la libron «Rakontoj en belarusa lingvo» kaj komencis foliumi. Kaj nun lin atendis ankoraŭ unu bato.

Leginte dum unu horo, li silente venis en la ĉambron de la leŭtenanto, kiu sidis en fotelo, kaj fumante, suferis pro enuo. Donante al li la libron, Butkeviĉ demandis:

— Nu... Do «Ĉu bone ni faris, lasinte union»?

— Kio okazis, — demandis Volke, — ĉu vi hiskiamon tromanĝis?

— Li konvinkas... li konvinkas, ke... estas bone. Kaj jen en fino... Ni ne vidis en la librofino. Tie estas skribo: «Permisita de cenzuro».

— Nu kaj kio? — nekomprenante demandis Volke.

— Kaj tio, ke tiu nia... pardonu, via libro, kiu hazarde trafis trans limon kaj revenis en tiu tornistro reen.

— Ne povas esti, — diris Volke. — Ilin oni malpermesas.

— Unu, evidente, estas permisita. Antaŭ longe. Pro fieco. Pro defendo de via, mortigita de bonaj homoj, kanajlo.

Li decide aldonis:

— Morgaŭ mi demisios, Volke. Kaj vi subtenos min. Kaj negravas, ĉu estos juĝo, mi foriras de ĉi kordono nun, tuj. Se armeo okupiĝas pri kaptado de homoj kaj mortigas ilin pro preĝaroj, — do mi volas ... al tiu armeo.

— Vi freneziĝis, Butkeviĉ, — diris Volke.

— Simple mi tralegis unu malpermesitan libron, — kun trista plifaciliĝo respondis Butkeviĉ. — Ili bone faris, ke portis ĝin trans la limo... Necesas provi, mi devas revenigi... virinon. Mi opinias, ke ankoraŭ ne estas malfrue.

 

 

Komentoj

 

[1] En 1840 rusa caro Nikalao la Unua faris ukazon, laŭ kiu estis malpermesite uzi landnomon «Belarusio», sed nur «Nord-okcidenta regiono de Rusio». Same estis malpermisita uzo de belarusa lingvo. Popolanoj do nomis sin: lokaj, kiuj loĝas ĉi tie, ĉitieaj. Belaruse — «тутэйшыя».

[2] Germane "Scheiße" — fek!

[3] Unio — religia konfesio en Belarusio kaj Ukrainio. Originis de 1596 jaro dum koncilio en urbo Berasce (Bresto). Ĝi estis unuiĝo de katolika kaj ortodoksa trajtoj kaj kromnomiĝis ankaŭ greka-katolika. Tiu ĉi religio estis tre grava en kuniĝo de popolo kaj konservo de nacia identeco, ĉar katolika de Polujo kaj ortodoksa de Rusio influoj duonigis popolon. En 1839 jaro kiam Belarusio estis jam sub rusia rego en urbo Polacak okazis koncilio kiu deklaris rezignon de la Unio kaj venigon de ĉiuj al ortodokseco. Kio estis plenumata tre kruele kaj perforte.

[4] Kirilo el Turaŭ (aŭ Kirilo Turaŭski, Кірыла Тураўскі), vivis ĉirkaŭ 1130-1184 jj. Pastro kaj predikisto, estas fama pro neimageble por tiu tempo granda nombro da verkoj: preĝoj, predikoj, kanonoj, diraĵoj.



Пераклад: Зьміцер Лапцёнак
Крыніца: http://zmila.at.tut.by